Averto pri la epizodo: en tiu ĉi epizodo ni profunde parolas pri suicido. Se vi ne sentas vin preta por tiu ĉi temo, tiam volonte aŭskultu alian epizodon. Ne hezitu serĉi helpon, se vi bezonas.
“Kiam edzo mortas, la edzino estas nomita vidvino. Kiam gepatroj mortas, la infano estas nomita orfo. Sed kiam infano mortas… Ne ekzistas vorto por tio. Ĉar la doloro estas preter ĉio kion vortoj povas enhavi.” — el la Netflix serio When life gives you tangerines
Nia gasto hodiaŭ estas Ite Tytgat. Ŝi loĝas en Antverpeno, ŝi estas biologiistino kaj patrino el belga Esperanto-dinastio, kiu antaŭ sep jaroj perdis unu de siaj infanoj, Matthias. Li aĝis 31, kiam li finis sian vivon.
Tiu ĉi estas profunda interparolado pri mojosa juna viro, kaj pri la evento dum kiu la mondo por Ite haltis. Ni parolis pri la diversaj manieroj funebri en la familio, pri la tortura demando kial, pri reagoj de aliuloj, pri helpo de komunumo, pri la evoluo de ŝia funebro, kaj pri la daŭrigado de vivo kiu neniam estos kiel antaŭe.
Ni elkore dankas la babiladon al Ite kaj ni gardas la memoron de eksterordinara Matthias por ĉiam.
Bedaŭrinde niaj registraj kondiĉoj ne estis perfektaj, kaj vi verŝajne kelkfoje spertos tion dum la aŭskultado. Ni pardonpetas pro tio kaj dankas vian komprenemon.
Nian aŭskultan grupon en Telegramo vi trovas ĉi tie: https://t.me/radikalatenero