podcast
details
.com
Print
Share
Look for any podcast host, guest or anyone
Search
Showing episodes and shows of
Blinda Esperantisto
Shows
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 7
La sepa epizodo enhavas tre specialan aranĝaĵon. Hodiaŭ, la 22a de septembro, estas hela tago. Ni festis kvinjariĝon de virtuala esperantujo por blinduloj. La feston plenigis programeroj de diversaj servilanoj. Nia virtuala esperantujo, kiel ĝin nomas la ĉefa administranto, nikolaj vasileviĉ, 2019 esperanto, estas servilo, kiu funkcias pere de la aplikaĵo timtoko (Teamtalk). Eblas, ke ni faros epizodon pri la aplikaĵo mem. Unue, sinjoro vasileviĉ prezentis enkondukan prelegeton, pri esperantujo, nia voĉbabilejo, esperanto en diversaj blindserviloj en timtoko, komparado inter zoom, skajpo kaj timtoko, kongresoj, KTP. Poste, viktoro griegoviĉ prezentis verkaĵon, kies titolo estas, jaroj...
2024-09-22
1h 00
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 6
En la sesa epizodo, ni montris, en amuza maniero, kelkajn interesajn aparatojn, kiujn uzas blinduloj preskaŭ ĉiutage. Ni montris la perkins-aparaton, maŝino, kiun uzas blinduloj por skribi brajle. Ni ankaŭ montris la brajlan skribtablon, pli klasike konata kiel tabulo kaj grifelo, (Slate and stylus), angle. Poste, kristian parolis pri la abako, aparato, kiun oni uzis kaj ankoraŭ uzas por lerni kalkuladon aŭ simple kalkuli. Mi ne certas, ĉu abako estas la ĝusta esperanta nomo aŭ ne. Poste, ni parolis pri bastonoj kaj gvidhundoj KTP, kaj fine, mi montris kelkajn trajtojn de la orkam-aparato. Aparato kiu uzeblas por legi tekstojn...
2024-09-21
1h 31
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 5
En tiu ĉi epizodo, ni priparolis diversajn flankojn de lernado kaj edukado inter blinduloj en niaj landoj. Kiel lernejoj kaj universitatoj traktas blindajn gelernantojn/studentojn, kiel blinduloj mem preferas fari siajn proprajn lernrilatajn aferojn, ni parolis pri la temo de la sesa epizodo, iomete pri teĥnikaĵoj por blinduloj kaj diversaj helpiloj, kaj poste diskutis niajn revojn pasintece kaj nuntempe, komparante ilin. Post tio ni parolis iomete pri niaj aktualaj fakoj, kaj poste iomete pri la greka kaj lingvaj originoj de la vortoj, precipe la vorto psiĥologo/psiĥologio. Aperis du kantoj, someraj revoj kaj papera mondo. La du...
2024-09-08
1h 36
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
Blinduloj rakontas, epizodo 4
en la 4a epizodo, ni faris ion iomete malsaman kaj eble por kelkaj, pli interesan. Ni montris la audioludon stw, survive the wild, angle. Agrablan aŭskultadon
2024-08-31
4h 48
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 3
Lingvoj, kulturaĵoj, nekonataj aferoj tutmonde. Ĉu homoj konas ĉiun kulturon en nia mondo? Ĉu estas iuj aferoj, kiujn oni neniam sciis aŭ scias? Ĉu estas lingvoj tre raraj, ni diskutis tiajn temojn en tiu ĉi epizodo. Ni ankaŭ parolis pri kiel konservi lingvon aŭ provi konservi ĝin, kaj pri kelkaj aferoj, kiuj eble malaperigus lingvon aŭ kulturon. Notu, ke la karaŭanglingvaj kantoj estas artefaritaj, pro manko de karaŭangaj kantistoj. Trovu nian podkaston ankaŭ jutube, ĉe la kanalo Blinduloj rakontas
2024-08-11
1h 18
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 2
Kulturoj, tutmonda diverseco. Ĉu estas kulturo, kiu estas pli bona ol aliaj? Ĉu loĝi en tre malsamaj mondpartoj signifas, ke oni ne havus similaĵojn laŭ kulturo? Ĉu homaro jam multege ŝanĝiĝis? Ni, en tiu ĉi epizodo kovris plejparte tiujn temojn. Kulturojn, diversajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, diverskulturajn aferojn, tradician muzikon, kaj multe pli diskutis ni. Trovu nian podkaston jutube ĉe la kanalo blinduloj rakontas
2024-07-20
1h 44
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 1
en tiu ĉi epizodo, kiel mi antaŭe diris, mi kaj kristian prezentis nin al nia kara geaŭskultantaro, kaj diskutis kelkajn diversajn temojn, ĉefe pri esperanto, esperantujo, kaj nia esperantistiĝo. Trovu nin ankaŭ jutube, ĉe la kanalo blinduloj rakontas.
2024-07-01
1h 16
Blinduloj rakontas, podkasto en esperanto
blinduloj rakontas, epizodo 0: Prezentante la podkaston
En tiu ĉi epizodo, mi, Andy, aŭ pli konata kiel Mohamedo, blinda esperantisto, prezentas la ideon de la podkasto, kaj parolas tre mallonge pri ĝia temo.
2024-06-21
02 min