podcast
details
.com
Print
Share
Look for any podcast host, guest or anyone
Search
Showing episodes and shows of
Redakcia Teamo: Barbara PIETRZAK
Shows
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.12.2025
En la 1441-a E_elsendo el la 05.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa programo vi trovas du malgrandajn sonfragmentojn el la inaŭgura parlado de UEA-prezidanto, Fernand Maia, per kiuj li jen inaugŭras la 6-an Virtualan Universalan Kongreson, jen li sciigas la lokon de la UK-2027, Melburno; • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.12 – ni informas pri ekspozicio dediĉita al la judaj lingvoj daŭranta en la varsovia muzeo Polin; pri la Recita Konkursko „Kresy” (randregionoj) destinita al poloj loĝantaj en la iamaj orientaj vojevodioj de Pollando okazanta semajnfine...
2025-12-06
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.11.2025
En la 1440-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo ni prezentas tristan informon, kiu venis jam post la finpretigo de la programo, pri la forpaso de elstara membro de la E-komunumo, Rob Moerbeek; • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Jérémie Sabiyumva, la laŭvican jam fojon estrarano de UEA respondeca pri aktivula maturigo kaj Afriko. Ĝuste E-movado en Afriko, kaj la unua UK en Tanzanio estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo; • La komencaj aktualaĵoj rilatas al la dinamika evoluo de vinproduktado en Pollando; al rip...
2025-12-01
31 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.11.2025
En la 1439-a E_elsendo el la 25.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la varsovia verdaĵplena kvartalo Marysin Wawerski, en kies tombejo okazis ĉi matene la lasta adiaŭo de la konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Nian programinformon akompanas foto pri „Sobieski-arbaro”, la dua plej granda komplekso de arbaraj parkoj en Varsovio, troviĝanta i.a. najbare de Marysin Wawerski; • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj, ligitaj kun historiaj eventoj de 25.11 – ni informas pri ekspozicio de skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski en Romo; pri la premio Živa, plia nunja...
2025-11-25
25 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.11.2020
En la 1438-a E_elsendo el la 20.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron; ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj; • La scienca rubriko koncernas ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu povos revolucii ortopedion kaj la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio; • Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj preze...
2025-11-20
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.11.2025
En la 1437-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa elsendo grandparte estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Ni i.a. referencas al la Gazetara Komuniko de UEA – uea.org/gk/1266a1. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio; • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 15.11 – ni informas pri unu el la patronoj de 2006 en Pollando, kiu estas la fama pola reĝis...
2025-11-15
33 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.11.2025
En la 1436-a E_elsendo el la 10.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beecham. La renkontiĝo dum la 110-a UK estis la okazo ekscii i.a. pri lia vojo al Esperanto, kiu alkondukis lin al la posteno de la prezidanto de la Brita Asocio de Esperanto. Pri lia profesia laboro kiel kuracisto anestezisto. • La komencan parton de la elsendo, krom prezento de kelkaj historiaj datoj ligitaj kun la dato 10.11, ni dediĉas al temoj ĉirkaŭ la morgaŭa pola Nacia Festo, la 107-a datreveno de la reakirita suvereneco. Ni informas pri la 100-j...
2025-11-10
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.11.2025
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa leterkesta programero – krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110-a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando. • El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta scie...
2025-11-05
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.10.2025
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produkta...
2025-10-30
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.10.2025
En la 1433-a E_elsendo el la 25.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda polo ni prezentas la figuron de renoma bakteriologo kaj mikrobiologo, Helena Sparrow. Pro sia ĉarmo difinata kiel „la belle Polonaise” ŝi unuavice restas en la memoro kiel pionirino de publika sano. Ŝiaj esploroj kaj laboroj ne limiĝis al Pollando, aparte gravan kontribuon ĉi-rilatan ŝi alportis en Tunizio. • En la kultura kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 25.10 – vi ekscias pri la Conrad-festivalo en Krakovo; pri ciferecigata, la unusola en Pollando,ekzemplero de Stradivarius-violono; pri sociologia fotoregistro rilate la polan socion en l...
2025-10-25
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.10.2025
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korcza...
2025-10-20
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.10.2025
En la 1431-a E_elsendo el la 15.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda Pollando ni parolas pri la ĵus finiĝinta plebiscito de National Geographic Traveler pri Mirlokoj de Pollando 2025. Aparte ni donas la atenton al la mirloko „Subakvigita Arbaro”, kiu sekve de ŝtormo en 2016 aperis sur pola plaĝo ĉe Baltiko. • En la kultura kroniko ni informas pri la Semajno de la Latinamerika Kinoarto baldaŭ okazonta en Varsovio; pri interesa ekspozicio en la ĉefurba Reĝa Kastelo pri vesto kiel komunikilo; pri retrospekta ekspozicio dediĉita al arto de Sara Lipska en Francio. •...
2025-10-15
24 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.10.2025
En la 1430-a E_elsendo el la 10.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: La rerenkontita dum la 110-a UK en Brno Rico Giacometto en la interparolo kun nia redakcio dividas novaĵojn pri sia laboro en la Londona E-klubo, kun edukado.net kaj uea.facila.org. Ni ekscias iom ankaŭ pri pliaj aktivadoj, kiujn li planas. Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 10-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri ŝancoj je paco inter Hamas kaj Israelo. Reference al Eurostat ni traktas la demandon, kiom aĝaj estas la uniaj j...
2025-10-10
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.10.2025
En la 1429-a E_elsendo el la 05.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa Leterkesta renkontiĝo ni prezentas interparolon kun nia relative nova aŭskultanto, Ognian Kabranow el Usono. Ni i.a. levas la demandon pri tio, kiel nomi stiratajn aparatojn „drono” aŭ „droneo” kaj kalkulas je reagoj de niaj aŭskultantoj. • En la komenca kultura kroniko ni informas pri la komenciĝinta en Varsovio 19-a Internacia Fortepiana Konkurso de Frederiko Chopin; pri impona kultureduka komplekso kreiĝinta en Bydgoszcz (la norda Pollando); pri kreiĝonta en Lodzo (la centra Pollando) muzeo de stratarto. • En la E-komun...
2025-10-05
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.09.2025
En la 1428-a E_elsendo el la 30.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Kiel hodiaŭ informis pere de uea-membroj Michela Lipari en la nomo de la ĵurio „Premio Maertens”, nunjare je unu monato pli longe, t.e. ĝis la 31-a de oktobro 2025 eblas prezenti kandidatojn por Maertens-premio 2026 (GK N-ro 1240). La premio estis iniciatita en 2024 omaĝe al la 100-jariĝo de la eksa prezidanto de UEA, Grégoire Maertens (1980-1986). Lige kun ĉi tiu informo ni prezentas interparolon kun la nepo de Grégoire Maertens, Rakoen faritan dum la 110-a UK rilate al la unua premio dum la kongreso enmanigita.
2025-09-30
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.09.2025
En la 1427-a E_elsendo el la 25.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nian felietonon pri historia figuro ni dediĉas al Maria Leszczyńska, kiu dum 43 jaroj estis reĝino de Francio. La 300-a datreveno de ŝia edziniĝo al Ludoviko la 15-a pasis la 6-an de septembro omaĝita per rekreo de la historia sceno en Fontainebleau. • En la kultura kroniko ni informas pri Pola Kultura Semajno en Osaka; pri urba ludo en Zagrebo omaĝanta ĝian poldevenan, meritiĝintan urbestron; pri baldaŭ okazonta en Lodzo Festivalo de Multaj Kulturoj. • En la E-komunuma segmento ni informas pri la...
2025-09-25
27 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.09.2025
En la 1426-a E_elsendo el la 20.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo ni interparolas kun la renkontita dum la 110-a UK Karina Oliveira, redaktoro de „Kontakto”, dank’ al kiu ni povis legi multajn interesajn revunumerojn. Sed temas ne nur pri la redaktado. La interparolo ebligas al ni konatiĝi kun tiu interesa brazila esperantistino, antaŭ kiu Esperanto malfermis pordon i.a. al la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, al ŝanĝo de la vivmedio, ne laste al familia vivo en Finnlando. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn en Pollando kaj en la mondo li...
2025-09-20
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.09.2025
En la 1425-a E_elsendo el la 15.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni proksimigas la novan prezidantinon de la Konsilio de Kunordigantoj de Naciaj Antarktaj Programoj, COMNAP – Agnieszka Kruszewska. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri interesa ekspozicio dediĉita al Nikifor, ĉiam pli fama eksterlande, pola naiva pentristo; pri Arĝenta Fajfilo 2025 por Tomasz Kalisz, pola orgenludisto, lekcianto, komponisto; pri la unua biblioteko en la metroo-stacio en Varsovio, la t.n. metroteko. • En la E-komunuma segmento ni prezentas la alvokon de Anatolij Ionesov partopreni la eventon LA INTERNACIAJ LETERTAGOJ 2025 “Vorto pri Samarkando: la urbo, pri kiu oni ŝat...
2025-09-15
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.09.2025
En la 1424-a E_elsendo el la 10.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa elsendo ni retrorigardas al la someraj UK-tagoj prezentante nian interparolon kun unu el la novaj Honoraj Membroj de UEA, Zsófia Kóródy. Ŝi parolante pri sia e-ista agado mencias i.a. solenotan 50-jariĝon de sia esperantisteco. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la lastnokta dronatako kontraŭ Pollandon; pri daŭra avana loko de Pollando en la pomproduktado; pri la demando ĉu la ukraina fariĝos la dua fremda lingvo en polaj lernejoj. • En la scienctema rubriko ni traktas...
2025-09-10
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.09.2025
En la 1423-a E_elsendo el la 05.09.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni invitas vin al la loko multnombre vizitata de turistoj interesiĝantaj pri historio de la 2-a mondmilito, la tiel nomata Wilczy Szaniec (lupa remparo), komplekso de bunkroj de Hitler kaj lia stabo en la norda Pollando. • Post la feria paŭzo ni revenas al la prezentado de kontribuoj de niaj aŭskultantoj ligitaj kun la kulturo, historio, eventoj de iliaj devenlandoj. Hodiaŭ Haesim PARK – Tamara el Koreio prezentas miton pri Dangun Wanggeom, tio estas pri la kreiĝo de Koreio. • En la kulturkronika b...
2025-09-05
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.08.2025
En la 1422-a E_elsendo el la 30.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Stela Besenyei-Merger, laŭreatino de la unua Maertens-premio pro siaj originalaj, inspiraj kaj plurflankaj kontribuoj al la organiza kaj kultura vivo de la Esperanto-movado. Ni interparolas kun ŝi pri diversaj facetoj de ŝia aktivado i.a. esploroj pri denaskuloj en la E-komunumo, Bobelarto kaj ŝia plej nova projekto, podkasto „Radikala Tenero”. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri petpostulo de kvin ŝtatoj al EU grandigi rimedojn por protekti la eksterajn limojn de la Unio; pri revenantaj al Pollando sciencis...
2025-08-30
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.08.2025
En la 1421-a E_elsendo el la 25.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Dimanĉe en Piotrków Trybunalski finiĝis kongreso de polaj esperantistoj. La partopreninta ĝin, red. Maciej Jaskot antaŭ nian mikrofonon invitis la novelektitan sekretarion de PEA, Zofia Śmistek. Ŝi parolas pri la stato de la organizo kaj informas pri la novelektitaj estraranoj. • En la kulturkronika bulteno ni informas pri la proksimiĝantaj al la fino konstrulaboroj en Pietrasanta de la muzeo de Igor Mitoraj; pri dek plej bonaj polaj romanoj laŭ Goodreads; pri polaj ĵazartistoj koncertontaj komence de septembro kadre de la Semajno de la Pola Kulturo...
2025-08-25
31 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.08.2025
En la 1420-a E_elsendo el la 20.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la redakcia interparolo Barbara kaj Gabi fokusiĝas pri la dorlotbestoj en Pollando, al ŝanĝoj en la ĝenerala sinteno al la bestoj, unuavice hundoj. La temon spronis la E-libro el HH-kolekto pri biografio de hundo „Bela Joe” de Margaret Marshall Saunders. • En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri socirilataj projektoj de la pola konstrufirmao Budimex, pri la negativa sinteno de poloj reklami alkoholaĵojn. • En la scienctema rubriko ni informas pri la retrovo de la plej malnovaj spuroj de vertebruloj de antaŭ 400 milio...
2025-08-20
27 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.08.2025
En la 1419-a E_elsendo el la 15.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Komence de la elsendo ni informas pri la hodiaŭ solenataj en Pollando Festo de la Polaj Armeaj Fortoj kaj la religita Festo de la Ĉielpreno de la Dipatrino. Ni informas pri la alvoko kiun direktis monakinoj, ke la 14-a de aŭgusto nunjare estu tago de fasto kaj preĝo favore al paco. Ni prezentas alvokon de la Kataluna E-Asocio pri situacio en Gazao. • En la kulturkronika bulteno ni parolas pri la 133-a Historimonumento, kiu fariĝis la Kastela-parka komplekso Książ en la sudokcidenta Pollando; pri 500 matema...
2025-08-15
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.08.2025
En la 1418-a E_elsendo el la 10.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la enkonduka parto de la elsendo ni lakone kaj retrorigarde informas pri kelkaj historiaj eventoj en Pollando kaj la mondo ligitaj kun la 10-a de aŭgusto. En la hodiaŭaj aktualaĵoj ni informas pri debatintaj en Pollando sismologoj, pri sukcesoj de polaj lernantoj en matematika olimpiko en Aŭstralio, pri koncertoj de pola muziko „Focus on Poland” dum Internacia Festivalo en Edinburgo. • En la scienctema rubriko ni okupiĝas pri pneŭmatikoj sur niaj aŭtovojoj kaj kiel rubaĵo en riveroj kaj maroj, estas...
2025-08-10
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 07.08.2025
En la 1417-a E_elsendo el la 07.08.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia komenca kulturkroniko ni informas pri Interreta monumento omaĝe al infanaj viktimoj en Hiroŝima kaj Nagasaki; pri konstanta ekspozicio de polaj poŝtmarkoj en la Muzeo de Poŝto kaj Telekomunikado en Vroclavo; pri la nunjara Tago de la Nacia Legado (06.09) dum kiu estas legotaj tekstoj de la pola renesanca poeto Jan Kochanowski. • En la daŭro de la programo ni retrorigardas al la tagoj de la 110-a UK en Brno kaj informas reference al la Gazetaraj Komunikoj de UEA pri la novaj Hono...
2025-08-07
29 min