podcast
details
.com
Print
Share
Look for any podcast host, guest or anyone
Search
Showing episodes and shows of
And Radikala Tenero
Shows
Radikala tenero
La Vera epizodo
“Mi faras nenion, mi simple ekzistas. Sed per tio mi evidente atakas la konvinkojn de viroj.” — Felicia Ewert, politiksciencistino kaj aŭtorino, *1986Prepariĝu por amuza, intensa kaj kortuŝa vivrakonto, kiun vi povas aŭskulti ĉi tie ĉe Radikala Tenero.Lernu pri kiel estis por Vera esti transa antaŭ kaj post ŝia elŝrankiĝo, kiel reagis familianoj al ĝi, kaj kiel ŝi fartas nun.Aŭskultu pri ŝiaj ĝojoj, problemoj kaj planoj, kaj ankaŭ kial por transuloj preskaŭ ne eblas ne aktivi por la socio. This is a...
2025-08-25
1h 05
Radikala tenero
Post la fiermarŝoj
"Neniam dubu, ke malgranda grupo de pensemaj, engaĝitaj civitanoj povas ŝanĝi la mondon; efektive, tio estas la unusola afero, kiu iam ajn sukcesis fari tion." — Margaret MeadEn nia epizodo Stela rakontas pri la fiermarŝo en Budapeŝto, kiu okazis fine de junio. Kiel ĝi estis? Kion faris la polico? Kia estis la internacia subteno kaj raportado pri ĝi?Poste Carolin transprenas per okazaĵoj el Germanio. Pri nuligitaj eventoj, ŝanĝoj kaj reagoj al politikaj decidoj.Ambaŭ fiermarŝoj en Berlino kaj Budapeŝto atingis novan rekordon pri partopreno, do tio donas es...
2025-08-11
58 min
Usone Persone
Podkaste Bombaste
Jen surpriza (ankaŭ por ni!) ‘bonusa’ epizodo! Dum la Dulanda Kongreso en Toronto, okazis diskutrondo pri podkasto, kiun partoprenis la skipo de Usone Persone, Stela B-M (por Radikala Tenero), kaj Helena Ávila (por BabiBEJO).Post la diskuto, pluraj spektantoj komentis al ni, ke ni devintus registri la diskuton kiel memstara podkasta epizodo, kaj ni bedaŭris, ke ni tion ne faris.Do, estis des pli ĝoja surprizo por ni, kiam nia amiko Alekso MILLER informis nin, ke li filmis la diskuton, kaj eĉ poste ĝin muntis!Do, se vi ne venis al Toronto ĉi-jare, ĝuu tiun ĉi kvaz...
2025-07-31
1h 01
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 29.07.2025
En la 1413-a E_elsendo el la 29.07.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa E-elsendo ni prezentas la kvaran sonraporton pri la 110-a UK en Brno. • Ĉerpante el la riĉa marda programo ni proponas antaŭmikrofonan renkontiĝon kun la Rektoro de Internacia Somera Universitato, profesorino Věra Barandovská-Frank, kiu informas nin pri la komenciĝintaj sesioj de IKU, IKU/AIS kaj prelegoj de la Scienca Kafejo, kiuj startis marde. • El la programo de la nunjara Tago de Lernado ni elektis fragmenton de la prezento de Stela Besenyei-Merger, kiu prezento estis dediĉita al nova podk...
2025-07-30
20 min
Radikala tenero
rulante kaj movante
"Feminismo ne temas pri pli fortigi virinojn, virinoj jam estas fortaj, sed ĝi temas pri ŝanĝi la manieron kiel la mondo perceptas tiun forton." — G.D. AndersonŜi doktoriĝis pri astrofiziko, estas instruisto pri programado ĉe la universitato de Lillo, Francio, eĉ pli grave instruisto pri memdefendado, aktiva membro de laborista sindikato kaj konkursis en la rulsketa derbio grupo de Lomme kaj daŭrigos en la klubo de Antverpeno ekde septembro.Ŝi ankaŭ estas kunorganizanto de la plej mojosa feminisma semajnfino, FARE.Ni babiladas pri fortaj virinoj kun la virino kiu instruis al...
2025-07-28
46 min
Usone Persone
3.10 - Kanade Invade (viva epizodo)
(Se vi ricevas tiun ĉi epizodon per podkast-aplikaĵo, sciu, ke eblas ankaŭ spekti filmitan version de ĝi ĉe nia Substak-konto!)Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni registris antaŭ ĉeestantaro dum la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK (okazinta samloke kiel la DLK).Ne maltrafu la okazon aŭskulti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie...
2025-07-27
1h 12
Usone Persone
3.10 - Kanade Invade (filmita viva epizodo)
Por epizodo 3.10, la Usonaj Personoj invadas Kanadon! Ĉi tiun epizodon oni filmis antaŭ ĉeestantaro dum la vespero inter NASK kaj la Dulanda Kongreso en Toronto. Stela denove rolis kiel intervjuanto / gastiganto, sed ĉi-foje la triopo siavice preparis demandojn por la aliuloj. Oni diskutis basbalon, interŝtatalojn (kompreneble!), la novan mikronovelaron de Rafa (Centvorte) kaj ĉies spertojn dum la ĉi-jara NASK.Ne maltrafu la okazon spekti la solan registradon de Usone Persone en Kanado, la lando kie la podkasto koncipiĝis!LibrojCentvorte (Amazon)Centvorte (UEA)LigilojSubstako de Usone...
2025-07-27
1h 12
Radikala tenero
Naŭ manieroj ripozi
“Ripozo ne estas lukso, sed absoluta neceso se ni volas postvivi kaj prosperi. Ripozo ne estas flanka penso, sed baza parto de esti homo.” – Tricia HerseyKion signifas vere ripozi?Nun ke la someraj ferioj atendas nin, post longa lerneja jaro, monatoj plena je laboro, kiel ni povos bone pasigi tempon ripozante?Ni uzas por nia babilado la ideojn de Dr. Saundra Dalton-Smith, kiu verkis pri la naŭ tipoj de ripozo kiujn ni bezonas. Kune ni babilados pri tiu kiuj tipoj gravas pli por ni kaj ni rakontos al vi niajn somerajn planojn.
2025-07-14
45 min
Radikala tenero
Elŝrankiĝo dum tempoj de pra-interreto
La 1990aj jaroj: KDoj anstataŭas sonbendkasedojn, la brita grupo Spice Girls famiĝas ĉirkaŭ la terglobo, kaj nur la tre bonŝancaj infanoj havas Tamagoĉi-on, etan plastan ovon kun cifereca hejmbesto. Sociaj retejoj ankoraŭ longe atendas esti inventitaj.Kaj Matt en Britio agnoskas al si mem esti allogita de kaj iĉoj kaj inoj.Aŭskultu en nia hodiaŭa epizodo kiel liaj interretaj kaj familiaj elŝrankiĝoj okazis, kaj eksciu kiajn vastajn ŝatokupojn Matt krome havas.“Mi pensas ke elekti inter inoj kaj iĉoj estas kiel elekt...
2025-06-30
51 min
Radikala tenero
Fuĝo el Pollando
"Ni lernu lingvojn pro tio, ke lingvo estas la unusola afero inda eĉ je malbona kapablo." — Kató Lomb, hungara poliglotoHodiaŭ alvenas nia unua intervjuo! Daŭre estas la GLAT-a fiermonato, do indas nun lanĉi babiladojn pri elŝrankiĝo ĉirkaŭ la mondo. La komencon faras Tobiasz, kiu nun loĝas en Luksemburgio.Tobiasz rakontas pri sia infaneco en Pollando, kie li sentis sin - kiel juna samseksemulo - sufiĉe izolita. En tre juna aĝo li jam okupiĝis multe pri muziko kaj lernis plurajn lingvojn, inter ili Esperanton. Ties lingva komunumo ĉefe ĉe junularaj...
2025-06-16
59 min
Radikala tenero
Fiermarŝo malpermesata en Hungario
"Ni meritas sperti amon plene, egale, sen honto, kaj sen kompromiso." Elliot PageEn la hodiaŭa epizodo ni babilados pri la okazaĵoj en Hungario kiu montris la vojon al la malpermesado de la 30a fiermarŝo en Budapeŝto.La frapfrazo de tiu ĉi jaro estas: “Ni estas hejme”. Momente aspektas tiel, ke la fiermarŝo okazos, granda internacia subteno sentiĝas, la organizantoj ne nuligis ĝin. Sed kio okazos surloke? Ĉu la policanoj vere identigos kaj monpunos ĉiujn partoprenantojn? Kaj kiel oni entute sukcesis alveni ĝis la ideo de malpermeso?Ni ricevis...
2025-06-02
1h 04
Radikala tenero
Bonvenon al Radikala tenero!
En tiu ĉi enkonduka epizodo ni bonvenigas vin kaj kiel vi povos aŭdi: ni ankoraŭ aranĝas ĉion. Ni ambaŭ iom nervozas komenci babiladi antaŭ mikrofonoj. Sed estas kiel estas. Ni estas bonaj amikoj. Ni subtenas unu la alian kaj la celo klaras. Ni estas ĉi tie por inviti tenerajn babiladojn inter homoj pri la ĉiutaga vivo en la mondo.Por la sinprezenta babilado ni uzis la adaptitan bildon laŭ la laboro de Sylvia Duckworth. Ĝi estas bona komenco por ekkompreni nian nuntempan lokon en socio. Perfekta diskuttemo kaj plena je pripensindaĵoj. Vi povos ekkoni nin laŭ niaj...
2025-05-19
58 min