podcast
details
.com
Print
Share
Look for any podcast host, guest or anyone
Search
Showing episodes and shows of
Milada SZWEDO
Shows
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.02.2026
En la 1456-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni kelkan atenton dediĉas al la 15-jariĝo de la elsendoj de la Pola retRadio en Esperanto, al kiu tempo ni referencos ankaŭ en sekvaj elsendoj; • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj plukaĵoj ni informas pri la urbo Bielsko-Biała, la unua pola kultururbo, en kiu i.a. okazos en 2026 PEA-kongreso; pri la ankoraŭ daŭranta ekspozicio dediĉita al virinoj en arto; pri multaj internaciaj premioj por la pola dokumenta filmo; • En la E-komunuma segmento ni informas pri la unuaj dokumentoj d...
2026-02-25
23 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.02.2026
En la 1455-a E_elsendo el la 20.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ en la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri pola partopreno en la Internacia Foiro de Nutraĵoj en Dubajo, kio okazis sub la devizo „Pollando gustas bone”; pri la novaĵo sur la pola nutromerkato – la neceso flagornami eksterlandajn fruktojn kaj legomojn loze prezentatajn al klientoj. • Nia scienctema rubriko referencas al esplorrezutoj pri la parola, lingva evoluo de beboj, kio estas ligita kun la movrega kapablo. Ni informas pri decido, ke nomoj de elstaraj sciencistinoj estu gravurotaj ĉe Ei...
2026-02-20
27 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.02.2026
En la 1454-a E_elsendo el la 15.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ la heroo de nia felietono pri koninda polo estas Stefan Norblin, plastikisto, pentristo, karikaturisto, ilustristo, projektanto de internoj, arkitekturo kaj modo. Ni koncentriĝas pri lia trijara estado en Hinda Unio en la jaroj de la 2-a mondmilito, kaj liaj verkoj por hinduniaj maharaĝoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfoliaj retroplukaĵoj ni informas pri interesa ekspozicio el la limo de scienco kaj arto „Spegulo – inter iluzio kaj realo”; pri la partopreno de Lodzo en la finna legomaratono dediĉita al „Muminoj” okazinta fine de janua...
2026-02-15
25 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.02.2026
En la 1453-a E_elsendo el la 10.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ denove ni proponas enrigardi iujn el la lastatempe venintaj al la redakcio E-gazetoj. Temas pri la 1-a, februara numero de Esperantolehti; pri la lasta numero de „La Informilo Esperanto” de la Orient-Franca E-Asocio; pri la 11-a numero 2025 de „La Revuo Orienta”. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10.02 – ni informas pri la plej bonaj eksterlandaj studentoj en Pollando 2026; pri novaj studoj rilate robotikon kaj mekatronikon en Vroclavo. • Nia scienctema rubriko estas dediĉita al la esplorrezultoj pri dormo kiel univers...
2026-02-10
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.02.2026
En la 1452-a E_elsendo el la 05.02.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ du semajnoj, la 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je la profesia laboro. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 05-a de februaro – ni informas pri polaj artistoj kun kaj atendantaj pliajn filmpremiojn; pri la daŭranta en Vars...
2026-02-05
31 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.01.2026
En la 1451-a E_elsendo el la 30.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni i.a. informas pri la semajnfina gvidado tra la ekspozicio „Vojaĝo” en la Nacia Biblioteko en Varsovio, kiu la plej proksiman sabaton okazos ankaŭ en Esperanto. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de januaro – ni retrorigardas al la 81-a datreveno de la liberigo de la hitlerana koncentrejo Auschwitz citante el la porokaza deklaro de UEA. Ni informas pri la 60-jariĝo de la unua rentransplanto en Pollando; pri la multfunkcia ŝpurveturilo Bufo projektita de polaj studentoj...
2026-01-30
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.01.2026
En la 1450-a E_elsendo el la 25.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede (23.01.2026) en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun elektitaj historiaj datoj el la 25-a de januaro – ni informas pri la literatura premio de Odette kaj Léon Chertok por la polaj raportistinoj Hanna Krall kaj Anna Bikont; pri la bitigataj objektoj de la Nacia Muzeo en Varsovio...
2026-01-25
27 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.01.2026
En la 1449-a E_elsendo el la 20.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Al sukcesoj de Vinilkosmo 2025 kaj frontataj de ĝi defioj en 2026 ni donas hodiaŭ apartan atenton kaj nian felietonan informon akompanas fragmente du muzikpecoj el ĝiaj aŭtune aperigitaj bitalbumetoj: de la tulua-okcitania Vojaĝo (Eĉ unu muron) kaj de la hispana-okcitana Kaj Tiel Plu (Kiel estas tiu glaso). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 20-a de decembro – ni informas pri la novjara renkontiĝo kun reprezentantoj de eklezioj kaj sociaj malplimultoj, pri Róża Czacka patrono de 2026, pri kreskanta ekspo...
2026-01-20
22 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.01.2026
En la 1448-a E_elsendo el la 15.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Pasintsemajne en la plej granda aglomerejo de vespertoj en Pollando okazis la internacia nombrado de ĉi tiuj bestoj. Tiu evento estas la okazo por nia felietono pri vespertoj en Pollando kaj en la mondo kaj ilia signifo en diversaj kulturoj. • En la komenca kulturkroniko – post la kalendarfolio kun historiaj datoj el la 15-a de januaro – ni informas pri interesa ekspozicio en Katowice pri etnoalternativoj; pri murpentraĵo (muralo) en la hispana Zaragozo dediĉita al la pola romano „Manuskripto retrovita en Saragossa”; pri la japana arto en lako pre...
2026-01-16
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.01.2026
En la 1447-a E_elsendo el la 10.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ ni donas multan lokon al E-literaturo jen informante pri la konata hispana libro nun aperinta en Esperanto “Réquiem por un campesino español” (Rekviemo por hispana kamparano) de Ramón José Sender; pri la unua (januara) eldono 2026 de E-sumoo; pri la proksimiĝanta 135-a naskiĝdatrevo de Julio Baghy (kun la citado de la rilata teksto de Baldur Ragnarsson el Juna Amiko). • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio kun elektitaj datoj ligitaj kun la 10-a de decembro – ni informas pri la decido de la uniaj la...
2026-01-10
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.01.2026
En la 1446-a E_elsendo el la 05.01.2026 ĉe www.pola-retradio.org: • En la unua E-elsendo de la 2026-a jaro la Redakcio deziras al ĉiuj aŭskultantoj kaj radioamikoj pacan, ĉiuspece prosperan kaj sukcesan Novan Jaron. • En la Trarigardo de la E-Gazetaro ni proponas kunfoliumi kun ni la 8/9-an kaj 10-an paperajn numerojn de „La Revuo Orienta”. Ni enrigardas la elektronikan version de la decembra „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo, Ni citas el la sonversio de la decembra numero de „Tempo” de Kroata E-Ligo kaj fine ni ĵetas la rigardon al la ĵus veninta januara numero 2026 de „Ora Ĵurnalo” el Gotenburg...
2026-01-05
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.12.2025
En la 1445-a E_elsendo el la 30.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • La gasto de nia elsendo estas Yves Nevelsteen, konata E-aktivulo, kun kies agado plimulto el ni renkontiĝis. Jen E-Vikipedio kaj Komputeko, jen aldoniĝintaj kun la tempofluo Eventa Servo kaj Markonomoj. • En la komencaj aktualaĵoj – post la Kalendarfolio ligita kun elektitaj datoj ligitaj kun la 30-a de decembro – ni jarfine eksciu, kiel poloj taksas sian ekonomian situacion en 2025; kial kaj kiel polajn lernantojn inspiras la pentroarto de Van Gogh; kial Krakovo havas la plej belan historian urbocentron en Eŭropo. • Nian sciencan rubrikon ni ded...
2025-12-31
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.12.2025
En la 1444-a E_elsendo el la 25.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Ĝojplenan Kristnaskon! Serenajn festotagojn al ĉiuj aŭskultantoj, amikoj kaj konatoj! • Konfome al la festa karaktero de la tago, ankaŭ nia elsendo proponas festan etoson, kiu speguliĝas jam en nia Kalendarfolio de la 25-a de decembro. Komence ni informas pri la plej malnova pola kristnaska kanto en la krakovaj arkivejoj; pri pingloarboj kaj ilia ornamado en polaj domoj, kiu tradicio havas jam 200-jaran historion; pri kristnaskaj donacoj kaj alvoko, ke porinfanan kristnaskan donacon konsistigu libroj. • La nunjara Universala Kongreso en Brno estis la okazo por mul...
2025-12-25
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.12.2025
En la 1443-a E_elsendo el la 20.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa elsendo kadre de Leterkesto ni interparolas kun Tamara t.e. Haesim PAK el la Suda Koreio pri la uzo de E-elsendoj en ŝia aŭtuna-printempa kurso por koreaj esperantistoj, ĉefe por trejni la kapablon aŭskuli la parolatan lingvon. • En ampleksa kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 20.12 – ni informas pri arĝentaĵoj de la varsoviaj firmaoj nun en konstanta ekspozicio; pri la nunjara eldono de la krakova konkurso por la kristnaskaj kripetoj; pri nova registro el Pollando en la listo de U...
2025-12-20
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.12.2025
En la 1442-a E_elsendo el la 10.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo vi trovas elektitajn historiajn datojn rilatajn al la 10-a de decembro. Sekvas ilin aktualaĵoj pri ok polaj esploristinoj, kiuj ricevis la premiojn L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco; pri la finiĝinta sezono de lueblaj publikaj bicikloj 2025. • Nian sciencan temon ni dediĉas al enplantaĵo – PRIMA-protezo por homoj suferantaj degeneron de flava makuleto. • En nia E-komunuma segmento ni referencas al Tago de Homaj Rajtoj kaj porokaza mesaĝo de UEA; ni informas pri la inaŭguro de la ek...
2025-12-10
25 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.12.2025
En la 1441-a E_elsendo el la 05.12.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la hodiaŭa programo vi trovas du malgrandajn sonfragmentojn el la inaŭgura parolado de UEA-prezidanto, Fernand Maia, per kiuj li jen inaugŭras la 6-an Virtualan Universalan Kongreson, jen li sciigas la lokon de la UK-2027, Melburno. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.12 – ni informas pri ekspozicio dediĉita al la judaj lingvoj daŭranta en la varsovia muzeo Polin; pri la Recita Konkurso „Kresy” (randregionoj) destinita al poloj loĝantaj en la iamaj orientaj vojevodioj de Pollando okazanta semajnfine...
2025-12-06
30 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.11.2025
En la 1440-a E_elsendo el la 30.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la komenco de la elsendo ni prezentas tristan informon, kiu venis jam post la finpretigo de la programo, pri la forpaso de elstara membro de la E-komunumo, Rob Moerbeek. • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas Jérémie Sabiyumva, la laŭvican jam fojon estrarano de UEA respondeca pri aktivula maturigo kaj Afriko. Ĝuste E-movado en Afriko, kaj la unua UK en Tanzanio estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. • La komencaj aktualaĵoj rilatas al la dinamika evoluo de vinproduktado en Pollando; al rip...
2025-12-01
31 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.11.2025
En la 1439-a E_elsendo el la 25.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al la varsovia verdaĵplena kvartalo Marysin Wawerski, en kies tombejo okazis ĉi-matene la lasta adiaŭo de la konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Nian programinformon akompanas foto pri „Sobieski-arbaro”, la dua plej granda komplekso de arbaraj parkoj en Varsovio, troviĝanta i.a. najbare de Marysin Wawerski. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj, ligitaj kun historiaj eventoj de 25.11 – ni informas pri ekspozicio de skulptaĵoj de Szymon Ołtarzewski en Romo; pri la premio Živa, plia nunjara distin...
2025-11-25
25 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.11.2020
En la 1438-a E_elsendo el la 20.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nian variteman programon enkondukas kalendarfolia retrorigardo, kiun sekvas aktualaĵoj. Ni informas pri rezolucio de la Sekureckonsilio de UN-o rilate Gazao-sektoron Ni informas pri aŭkcio per objektoj rilataj al la viktimoj de la 3-a Regno, kiu ne okazis pro la interveno i.a. de polaj aŭtoritatoj. • La scienca rubriko koncernas ostan gluon de ĉinaj sciencistoj, kiu povos revolucii ortopedion kaj la konferencon dediĉitan al la malkreskanta nombro de birdoj en nia medio. • Hodiaŭ ni raportas pri la 10-a Memorialo Lucija Borčić kaj prez...
2025-11-20
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 15.11.2025
En la 1437-a E_elsendo el la 15.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Nia hodiaŭa elsendo grandparte estas dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. Ni i.a. referencas al la Gazetara Komuniko de UEA – uea.org/gk/1266a1. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 15.11 – ni informas pri unu el la patronoj de 2006 en Pollando, kiu estas la fama pola reĝis...
2025-11-15
33 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 10.11.2025
En la 1436-a E_elsendo el la 10.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beecham. La renkontiĝo dum la 110-a UK estis la okazo ekscii i.a. pri lia vojo al Esperanto, kiu alkondukis lin al la posteno de la prezidanto de la Brita Asocio de Esperanto. Pri lia profesia laboro kiel kuracisto anestezisto. • La komencan parton de la elsendo, krom prezento de kelkaj historiaj datoj ligitaj kun la dato 10.11, ni dediĉas al temoj ĉirkaŭ la morgaŭa pola Nacia Festo, la 107-a datreveno de la reakirita suvereneco. Ni informas pri la 100-j...
2025-11-10
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 05.11.2025
En la 1435-a E_elsendo el la 05.11.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia hodiaŭa leterkesta programero – krom trakti aktualajn korespondaĵojn ni decidis prezenti mallongan interparolon kun nia slovena aŭskultanto, Peter Grbec renkontita en la 110-a UK, kiu dividas siajn opiniojn pri niaj elsendoj. • En la kulturtema kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 05.11 – ni informas pri portreto de Dürer prezentata en Krakovo; pri pentristaj Rubens-spuroj en Silezio; pri 31 novaj objektoj en la Listo de nemateria kulturheredaĵo de Pollando. • El la E-komunuma segmento eblas ekscii pri la revuo Esperantologio-Esperanto Studies (EES) akirinta scie...
2025-11-05
28 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 30.10.2025
En la 1434-a E_elsendo el la 30.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En la literatura segmento ni prezentas hodiaŭ rakonton de la pola verkisto Jarosław Iwaszkiewicz „Sciuro”, en la E-traduko de nia iama redakcia kolego Jerzy Grum. La beletra bildo prezentas figuron de iom deprima tombeja vizitanto, kies animagordon ŝanĝas la ekviglinta tie sciuro. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 30-a de oktobro. Krome el novaĵbulteno vi ekscias pri edukroboto Astorino, kiun Pollando eksportas ankaŭ al Japanio; pri la pola firmao JNT Group, unu el la plej grandaj produkta...
2025-10-30
29 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 25.10.2025
En la 1433-a E_elsendo el la 25.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • En nia felietono pri la koninda polo ni prezentas la figuron de renoma bakteriologo kaj mikrobiologo, Helena Sparrow. Pro sia ĉarmo difinata kiel „la belle Polonaise” ŝi unuavice restas en la memoro kiel pionirino de publika sano. Ŝiaj esploroj kaj laboroj ne limiĝis al Pollando, aparte gravan kontribuon ĉi-rilatan ŝi alportis en Tunizio. • En la kultura kroniko – post la kalendarfoliaj informoj ligitaj kun la 25.10 – vi ekscias pri la Conrad-festivalo en Krakovo; pri ciferecigata, la unusola en Pollando,ekzemplero de Stradivarius-violono; pri sociologia fotoregistro rilate la polan socion en l...
2025-10-25
26 min
Pola Retradio en Esperanto
E_elsendo el la 20.10.2025
En la 1432-a E_elsendo el la 20.10.2025 ĉe www.pola-retradio.org: • Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas So Jinsu, sed ĉi-foje en la rolo de la prezidanto de Korea E-Asocio. Kaj ĝuste atingaĵoj, problemoj kaj planoj, kiuj staras antaŭ la korea asocio, estas la temo de nia intervjuo. • Por la hodiaŭa kalendarfolio ni elektis diversajn historiajn eventojn ligitajn kun la 20-a de oktobro. Krome en novaĵbulteno ni informas pri Pollando la plej granda eŭropa produktanto kaj eksportanto de ĉampinjonoj; pri pola lingvo aldonita al informaj lingvoj de Vatikano; pri ekspozicio dediĉita al Janusz Korcza...
2025-10-20
29 min